Paul Verlaine
AŬTUNA KANTO

La velksezon'
per violon'
ĝemo-sona
vundas ĉe l' kor'
min per langvor'
monotona.

Sufoke nun
kaj pale, dum
tintoj horaj,
memoras mi
kaj ploras pri
tagoj foraj.

Mi vagas, jen
zigzagas en
vento forta,
kun svena fal',
simile al
branĉo morta.